Torre del Burgo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19197 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Ramón Urbina Martínez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 467 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 57,23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 48′ N, 3° 5′ U (mapo)40.794166666667-3.08Koordinatoj: 40° 48′ N, 3° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 741 m [+] | ||
Areo | 4,91 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torre del Burgo [+] | |||
Torre del Burgo [TOre delBURgo] (Turo de la Burĝo: la turo aperas en la flago kaj en la maldekstra duono de la blazono, dum en la dekstra estas la episkopa bastono) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La censita loĝantaro en 2016 estis de 281 loĝantoj kaj la denseco estas de 57,23 loĝ/km².
Situo
Torre del Burgo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 725 m super marnivelo; je 23 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 4,91 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°47′39″N 3°04′48″Ok.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 58 en 1991, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Torre del Burgo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Torre del Burgo kie oni falis; sed poste proksimeco al la provinca ĉefurbo konvertis la urbeton en ties dormurbo kaj oni rekuperiĝis al la nunaj 281.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Monumentoj
- Preĝejo, 17-a jarcento
- Ermitejo de la Fuente Santa, 16-a jarcento