
Torreón | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
loĝlokoj de Meksiko • urbo • urbego | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 27000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 75 796 (1940) [+] | ||||
Loĝdenso | 152 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 25° 33′ N, 103° 25′ U (mapo)25.54389-103.41898Koordinatoj: 25° 33′ N, 103° 25′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 120 m [+] | ||||
Areo | 500 km² (50 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Torreón estas metropolo kaj universitata urbo en Meksiko, ĉefurbo de subŝtato Coahuila, fine administrejo de Torreón (komunumo).
Bazaj informoj
- Loĝantaro: 639.629 (en 2010)
- Supermara alteco: 1122 m
- Areo: km²
- Telefonkodo: +52 871
- Poŝtkodo: 27000
- Horzono:
- koordinatoj: 25°32′40″N 103°26′30″O
Geografio
Torreón situas inter montoj en meza parto de la lando.

Historio
La loko estis loĝata jam antaŭ jarmiloj. Hispanoj alvenis en 1566. Longe Torreón ("Granda Turo") estis nur simpla loĝloko. La evoluo komenciĝis pro konstruadoj de fervojo kaj digoj. Ĉi tie estis stacidomo kun turo, kie oni kontrolis la eblan inundon. Precipe ĉinoj konstruis la fervojon. En 1892 nur 200 loĝantoj vivis tie. La vilaĝo urbiĝis en 1907. Dum la meksika revolucio ankaŭ tie okazis bataloj.
Ekonomio
En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kotonon helpe de irigacio. La plej gravaj produktaĵoj estas teksaĵoj, vestoj, lakto kaj metalurgiaĵoj (precipe plumbo).
Trafiko
Torreón havas internacian flughavenon kaj bonajn trajnan kaj vojan kontaktojn.
Klimato
Torreón havas senpluvan klimaton. La temperaturo somere atingas foje 44 °C-ojn, dum vintro tio falas sub frostopunkto. Jare pluvas po 243 mm, precipe inter majo-oktobro pluvas.