Tornyospálca [tornjoŝpAlca] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en Distrikto Kisvárda.

Bazaj informoj

Situo

Tornyospálca situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Mátészalka-Záhony. Kisvárda troviĝas 12, Záhony 18, Vásárosnamény kaj Dombrád po 24 km-ojn.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el la jaro 1212. En 1700 Francisko Rákóczi la 2-a pasigis tie 10 tagojn. La antaŭnomo "Tornyos" uziĝas ekde 1793. En 1944 la judoj deportiĝis. En 1949 kolĥozo pri Lenin formiĝis. Oni kultivas precipe pomujojn. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, bestokuracejo, apoteko, policano.

Vidindaĵoj

Komunumoj pri torony (= turo) (ankaŭ deklinacie) en Hungara reĝlando

BántornyaCsáktornyaFéltoronyDunatoronySimontornyaTornya
TornyosTornyosnémetiTornyospálcaToronyToronya

Fontoj

  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • www.iranymagyarorszag.hu
  • www.tornyospalca.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.