Tormásliget [tormAŝliget] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg. La loknomo signifas hungare: krena-bosko.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9736
- Telefonkodo: 94
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 350.
Situo
Tormásliget situas laŭ la fervojo inter Sopron kaj Szombathely. Flankovoje Csepreg kaj ĉefvojo Sopron-Balatono estas bone alireblaj. Csepreg 6, Kőszeg troviĝas 21, Szombathely 28, Budapeŝto 201 kilometrojn .
Historio
Dum la historio estis tie nur bienodomoj, poste estis ekstera parto de Csepreg. En 1883 konstruiĝis kastelo de Bauer kaj komenciĝis la evoluo. En 1993 la loko memstariĝis.
En Tormásliget migra poŝto servas. La komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Dipatrino (Virgulina Maria).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.