
Modelo de torfpeca kabano

Portempa kabano por ŝafoj en Ede, 1985
Torfpeca kabano estas simpla, per erikejaj tranĉopecoj kovrita, kabano.
La kabanoj ĉefe troviĝis en la povrulaj areoj de Nederlando, antaŭ ĉio en Drento, Frislando kaj Overiselo kaj limtuŝantaj areoj. Ankaŭ en la brabantaj torfejoj troviĝis tiaj kabanoj. En la kabanoj loĝis la plej malriĉaj laboristoj, ofte kun grandaj familioj. La torfopeca kabano estis simpla konstraĵo, plej ofte parte elfosita kaj sen flankmuroj tiel ke la tegmento komencis je ternivelo. La tegmento estis kovrita per tranĉopecoj el la ĉirkaŭaĵo.

Torfpeca kabano en Ruinen Drento
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.