Torbate Ĝam · تربت جام | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo de Irano • urbego | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Rezaa Ĥorasano | ||
Telefonkodo | 0528 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 449 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 15′ N, 60° 37′ O (mapo)35.24388888888960.6225Koordinatoj: 35° 15′ N, 60° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 908 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torbat-e Jam [+] | |||
Torbate Ĝam, persalingve تربت جام, estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Rezaa Ĥorasano, en nordorienta Irano. La loknomo signifas: tombo, nome de Ŝeiĥ Ahmad-e Ĝami, kiu estas videbla en la urbocentro. La urbego estis nomumita pri li.
Bazaj informoj
- Supermara alteco: 898 m
- Loĝantaro: 100,449 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 528
Geografio
Torbate Ĝam situas sur altebenaĵo ĉe la dekstra bordo de la rivero Ĝam; 148 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Maŝhado, 834 kilometrojn oriente de Teherano kaj 987 kilometrojn norde de Hinda Oceano ĉe Bandar Abaso . La distanco al Afganistano estas proksimume 40 kilometrojn.
Historio
Torbate Ĝam estas pratempa urbo. Ĝi estis oficiale deklarita urbo en 1933, sed nur en la 2010-aj jaroj ĝi atingis la internacian klasifikon urbego.
Trafiko
La plej proksima flughaveno funkcias en Maŝhado. El la urbego kuras 5 ĉefvojoj, inter ili la plej gravaj al Maŝhado kaj Afganistano.
Klimato
Torbate Ĝam situas en dezerta klimato.
Vidindaĵoj
Fontoj
- interalie WikiTrans
- torbatjam.com, arkivigite en majo 2007
Eksteraj ligiloj
- [http:// Oficiala retejo] (perse