Tony Kushner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Tony Kushner | |||||
Naskonomo | Anthony Robert Kushner | ||||
Naskiĝo | 16-an de julio 1956 (67-jaraĝa) en Manhatano | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio • New York University Tisch School of the Arts vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mark Harris vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo • scenaristo • verkisto • muzikinstruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Toni KUŜNER (naskita la 16-an de julio 1956 en Manhatano, Novjorko, Nov-Jorkio) estas usona dramisto, scenaristo kaj verkisto. Kuŝner ricevis multajn premiojn kaj honorojn, inkluzive de du Premioj Tony kaj unu Premio Emmy, kaj li estis nomumita kvar fojojn por la Akademia Premio. Li ankaŭ estis nomumita por Grammy-premio [1].
Specife, li ricevis la Premion Pulitzer pri Dramo en 1993 pro la teatraĵo Angels in America, poste adaptis ĝin por HBO en 2003. Li kunverkis la filmon por la plenlonga filmo Munich, kiu premieris en 2005, kaj li verkis la scenaron por la filmo Lincoln, kiu premieris en 2012 [2][3].
Ainteralie, Kuŝner tradukis kaj adaptis plurajn verkojn de la klasika kaj moderna eŭropa teatro, de Ŝekspiro, Corneille, Breĥto (Patrino Kuraĝo). Kune kun Eric Roth, li verkis la scenaron por la filmo Munich de Steven Spielberg [4].
Referencoj
- ↑ White House to honor Star Wars' Lucas, playwright Kushner among others. washingtontimes.com.
- ↑ Yin, Maryann, "Steven Spielberg & Tony Kushner To Adapt Team of Rivals", May 14, 2011.
- ↑ Lincoln, https://www.imdb.com/title/tt0443272/awards, retrieved January 19, 2018
- ↑ Fisher, James. (2001) The Theater of Tony Kushner: Living Past Hope. Psychology Press. ISBN 978-0-8153-3150-6.
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Tony Kushner – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)