Tonikoparalelo estas la paraleltonalo de toniko. Kutime la paraleltonalo estas minora, se la toniko estas maĵora kaj inverse. Ekzistas tamen ankaŭ apartaj kazoj, en kiuj la minortonika paralelo ankaŭ estas minora, respektive la maĵortonika paralelo ankaŭ estas maĵora.
Ĉiuj formoj de la tonikoparalelo
Signo | Klarigo | Ilustrado |
---|---|---|
Tp | minorparalelo pri maĵortoniko | Ĉi tiu paralelo estas trovebla etan tercion sub la toniko |
TP | maĵorigita minorparalelo de maĵortoniko | Ĉi tiu paralelo estas trovebla etan tercion sub la toniko, tamen ne kiel kutime kiel minortonalo, sed en maĵoro |
tP | maĵoraralelo de minortoniko | Ĉi tiu paralelo estas trovebla etan tercion super la toniko |
tp | minorparalelo einer Moll-Tonika | Ĉi tiu paralelo estas trovebla etan tercion super la toniko, tamen ne kiel kutime en maĵoro, sed en minoro |
La minuskloj reprezentas kiel kutime en la harmoniscienco minortonalojn, la majuskloj maĵortonalojn. Principe la minorparalelo ĉiam estas etan tercion sub la maĵortonalo kaj la maĵorparalelo etan tercion super la minortonalo. Maĵorigita minortonalo estas tia tonalo kun la sama nomo, tamen la pokaze alia modalo: ekzemple c-minoro → C-maĵoro
Ekzemploj
Toniko: A-maĵoro
- Tp: etan tercion malsupren kaj en minoro → f♯-minoro
- TP: etan tercion malsupren kaj en maĵoro → F♯-maĵoro
- tP / tp ne ekzistas, ĉar la toniko estas maĵora.
Toniko: d-minora
- Tp / TP ne ekzistas, ĉar la toniko estas minora.
- tP: etan tercion supren kaj en maĵoro → F-maĵoro
- tp: etan tercion supren kaj en
- – minoro → f-minoro
- – maĵoro (ĉe f-minoro) → A♭-maĵoro
Uzeblecoj de la tonikoparalelo
Oni povas uzi la tonikoparalelon por la elformado de la klasika kadenco. Krome oni ŝatas uzi la tonikoparalelon ene de maĵortonalo por krei falsan finon, tio signifas, seniluziigi la atendon de toniko.