Toni Kroos
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1990 (1990-01-04) (34-jaraĝa)
en Greifswald
Lingvoj germana angla hispana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patrino Birgit Kämmer
Frat(in)o Felix Kroos
Okupo
Okupo futbalisto podkastisto
TTT
Retejo https://www.toni-kroos.com/

Toni KROOS (naskiĝis la  4-an de januaro 1990 en Greifswald, tiam ankoraŭ parto de GDR, do nun 34-aĝa) estas germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "18". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. En la Futbala Mondpokalo 2018 li rekoneblis per la ĉemiza numero "8", same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021.

Toni Kroos en 2011




This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.