Tongariro | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco |
1 978 m | ||
Geografia situo | 39° 8′ S, 175° 38′ O (mapo)-39.129722222222175.63583333333Koordinatoj: 39° 8′ S, 175° 38′ O (mapo) | ||
| |||
Tongariro estas vulkana masivo sur la Norda Insulo (Nov-Zelando). La monto altas 1.968 metrojn kaj situas en la Centra Altebenaĵo, ĉirkaŭ 20 km sude de la Taupo-lago. Tiel la monto estas la plej norda el la tri aktivaj vulkanoj, kiuj dominas la pejzaĝon de la insula mezo. La unua erupcio de la monto okazis antaŭ ĉirkaŭ 260.000 jaroj, la lasta la 6-an de aŭgusto 2012.
Tongariro estis la nomdonanto de la Nacia parko Tongariro, kiu krom Tongario kaj Ngauruhoe entenas ankaŭ Ruapehu, plej altan vulkanon de Nov-Zelando.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.