Cimetière Saint-Vincent | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
Tombo de Maurice Utrillo en tombejo Saint-Vincent | ||||
ŝtato | Francio | |||
urbo | Parizo | |||
adreso | 6 rue Lucien-Gaulard | |||
koordinatoj | 48° 53′ 20″ N, 2° 20′ 21″ O (mapo)48.8889642.339222Koordinatoj: 48° 53′ 20″ N, 2° 20′ 21″ O (mapo) | |||
| ||||
La Tombejo Saint-Vincent (france Cimetière Saint-Vincent) estas unu el la tombejoj de Parizo, kiu situas rue Lucien-Gaulard (18-a arondismento de Parizo), en kvartalo de Montmartre. Ĝi malfermiĝis la 5-an de januaro 1831.
Ĝi estas unu el la tri tombejoj en Montmartre, kun Tombejo Calvaire, apud Preĝejo Saint-Pierre-de-Montmartre, kaj la norda Tombejo de Montmartre.
Tomboj de Famuloj
La Tombejo Saint-Vincent enkalkulas ĉ. 900 tombojn. Inter ili, tiuj de:
- Jules Adler (1865-1952), pentristo
- Marcel Aymé (1902-1967), verkisto
- Harry Baur (1880-1943), aktoro
- Eugène Boudin (1824-1898), pentristo
- Marcel Carné (1906-1996), filmisto
- Louis-Robert Carrier-Belleuse (1848-1913), pentristo kaj skulptisto
- Jules Chéret (1836-1932), afiŝisto
- Roland Dorgelès (1885-1973), verkisto
- René Dumesnil (1879-1967), muzikisto kaj literatura recenzisto
- André Gabriello (1896-1975), aktoro, entombigita kun sia filino Suzanne Gabriello (1932-1992), aktorino kaj kantistino
- Émile Goudeau (1849-1906), ĵurnalisto kaj poeto
- Arthur Honegger (1892-1955), komponisto
- Désiré-Émile Inghelbrecht (1880-1965), komponisto kaj orkestrestro
- Frédéric Lagnau (1967-2010), komponisto, pianisto, ĉefkantisto en Opero de Parizo
- Roland Lesaffre (1927-2009), aktoro
- Gen Paul (1895-1975), pentrito
- Claude Pinoteau (1925-2012), filmisto
- Nicolas Platon-Argyriades (1888-1968), ceramikisto
- Lazare Pytkowicz (1928-2004), rezistanto, Kompano de la Liberigo
- Gustave Quinson (1863-1943), drama verkisto kaj teatrestro
- Max Révol (1894-1967), aktoro
- Xavier Schoellkopf (1869-1911), arĥitekto "art nouveau"
- Alain Romans (1905-1988), komponisto (ĵazo, kino)
- Paul Sédir (Yvon Le Loup) (1871-1926), verkisto, filozofo
- Théophile Steinlen (1859-1923), pentristo
- Maurice Utrillo (1883-1955), pentristo, entombigita kun sia edzino Lucie Valore
Vidu ankaŭ
- Listo de tombejoj de Parizo
- Entombigitoj en la tombejo Saint-Vincent
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.