Tombeja kapelo de Budajenő | |
---|---|
![]() Tombeja kapelo de Budajenő | |
kapelo • katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budajenő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Budaörs |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | frugotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La tombeja kapelo de Budajenő estas romkatolika Monumento historia en Budajenő (Hungario), ĉe la malnova germana tombejo. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la vilaĝo.
Historio
Kirko de la vilaĝo supozeble estis konstruita antaŭ ol 1200. En la 14-a jarcento oni konstruis novan kirkon dediĉitan al Ĉiuj Sanktuloj sur fundamenton de la malnova konstruaĵo. Baldaŭe la dediĉa titolo ŝanĝiĝis al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Pli nova kirko konstruiĝis en la mezo de la vilaĝo en 1756, sed la malnova preĝejo restis por tombejaj funkcioj. Ĝi estis dediĉita al Sankta Mikaelo. Baldaŭe oni konstruis apude kalvarion. En 2007 la kapelo renoviĝis.
Konstruaĵo
La kapelo situas sola sur monteto. Apude neuzita tombejo depost la 19-a jarcento etendiĝas.
La fasado estas simpla, meze estas la enirejo. Super pordo de la sakristio romanikaj ŝtonaj skulptaĵoj pri Andreo la 2-a (Hungario) kaj Elizabeto de Hungario el la 12-a jarcento estas videblaj.
Fontoj
- La kapelo
- Ornamŝtono
- Germana tombejo
- Kalvaria vojo al la kapelo