Tomahoko estis tipo da indiana hakilo de Nordameriko. Tradicie mallonga kaj iom simila al hakilo, kun ligna tenilo kaj, unue, kun ŝtona sed pliposte kun fera aŭ bronza klingo. Ĝi estis diversuza ilo, ofte rigardata kiel nura man- aŭ ĵetarmilo. La nomo venis en la Angla lingvo en la 17-a jarcento ("Tomahawk") kiel transliterumo de la virginia algonkina vorto.
La ceremonio subterigi tomahokon estis uzata kiel pacopipo.
La nomon de tomahoko prenis fama usona milita raketo ("Tomahawk") pro tio, ke tomahoko estis ĵeta armilo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.