Tom Robbins | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Tom Robbins | ||
Naskonomo | Thomas Eugene Robbins | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1932 (91-jaraĝa) en Blowing Rock | |
Lingvoj | usona angla • angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Virginio-Komunuma Universitato • Universitato de Vaŝingtonio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • romanisto • ĵurnalisto • biografo • aŭtobiografo vd | |
Aktiva dum | 1971– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tom ROBBINS (naskiĝis la 22-an de julio 1936) estas eminenta usona verkisto [1].
Liaj verkaĵoj havas kompleksajn, sovaĝajn intrigojn kaj multoblajn partiintrigojn. Lia plej rimarkindaj verkaĵoj estas "seriocomedies" (ankaŭ konataj kiel "komedia dramo"). Eble lia plej fama verkaĵo estas Even cowgirls get the blues (Eĉ vakerinoj trafas la bluson), kiu en 1993 estis adaptita al samnoma filmo reĝisorita de Gus Van Sant kaj ĉefrolita de Uma Thurman.
Vivo
En 1954 li studis ĵurnalismon ĉe la Vaŝingtona Universitato en Lexington sed foriris pro disciplinaj problemoj. Li translokiĝis al Novjorko kaj provis verki poezion. Li aliĝis en la aerarmeo kaj servis tri jarojn en Koreio. Li revenis al Virginio en 1960, kie li ekzamenis artlernejon.
Li translokiĝis al Seatlo por majstraj studoj ĉe la Lernejo de malproksimorientaj studoj. Tie li laboris kiel ĵurnalisto. En 1970 li translokiĝis al La Conner, ankaŭ en Vaŝingtonio, kaj de tiam daŭre loĝas tie.
Robbins estis proksima amiko de Terence McKenna, kies influo sur li estas evidenta en kelkaj el liaj verkaĵoj, kaj li admiras Oŝon, la baratan mistikan guruon.
Elektita verkaro
Nefikcio
- Guy Anderson (1965)
- Tibetan Peach Pie: A True Account of an Imaginative Life (aŭtobiografio) (2014)
Romanoj
- Another Roadside Attraction (1971)
- Even Cowgirls Get the Blues (1976)
- Still Life with Woodpecker (1980)
- Jitterbug Perfume (1984)
- Skinny Legs and All (1990)
- Half Asleep in Frog Pajamas (1994)
- Fierce Invalids Home from Hot Climates (2000)
- Villa Incognito (2003)
- Tibetan Peach Pie (2014)
Kolektoj
Noveloj
Fontoj
- “Tom Robbins”, Encyclopædia Britannica Online Academic Edition.
- . Robbins, Tom. The Oxford Companion to American Literature. Encyclopedia.com (1995). Alirita June 5, 2010.
- Tom Robbins Papers, Collection Number M 90, Special Collections and Archives, James Branch Cabell Library, Virginia Commonwealth University, Richmond, Va
Por plia legado
- Gabel, Shainee. (1997) Anthem: An American Road Story. New York: Avon books. ISBN 0-380-97419-3.
- Hoyser, Catherine. (1997) Tom Robbins: A Critical Companion. Westport: Greenwood Press. ISBN 0-313-29418-6.
- (2011) Conversations with Tom Robbins. University of Mississippi Press. ISBN 978-1-60473-826-1.
- Siegel, Mark. (1980) Tom Robbins. Boise: Boise State University. ISBN 0-88430-066-8.
- Whitmer, Peter. (2000) Aquarius Revisited: Seven Who Created the Sixties Counterculture That Changed America. New York: Citadel. ISBN 0-8065-1222-9.
Referencoj
- ↑ FamousAuthors.org (2012) Tom Robbins. Famous Authors. FamousAuthors.org. Alirita 15 August 2012.