Tomíkovice | |
germane Domsdorf | |
vilaĝo | |
![]() Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito | |
Oficiala nomo: Tomíkovice | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Jeseník |
Administra municipo | Žulová |
Historia regiono | Silezio |
Montaro | Žulova montetaro |
Transporto | Fervojlinio 295 |
Domoj | 84 2010 |
Rojo | Vidnavka |
Situo | Tomíkovice |
- alteco | 326 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 19′ 35″ N 17° 06′ 17″ O / 50.32639 °N, 17.10472 °O (mapo) |
Katastro | 6,12 km² (612 ha) Tomíkovice |
Loĝantaro | 163 (2021) |
Denseco | 26,63 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1291 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 790 56 |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() | |
Tomíkovice (germane Domsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Žulová. Ĝi troviĝas proksimume 2 km norde de Žulová laŭlonge laŭ ŝoseo al Vidnava, sur malsupra fluo de rojo Skorošický potok antaŭ enfluejo ĝis rivereto Vidnavka. Vivas ĉi tie 163 loĝantoj (2021).
Tomíkovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,12 km².
Historio
Tomíkovice estas unuafoje menciata en la jaro 1291 en fonto rilatanta al jaroj 1266-1268. Ĝi estiĝis en paso de tiama koloniigo de regiono ĉirkaŭ Jeseník fare de vroclavaj episkopoj kaj ĝi estas nomita verŝajne laŭ sia lokumisto de nomo Tomáš aŭ alie Tomík. La latina (Dominici villa) kaj la germana (Dominiksdorf, Domsdorf) nomoj evidente ne estas devenaj. En lokoj de Tomíkovice estas al la jaro 1284 menciita ankaŭ vilaĝo Hlinná (Glinna), kiu verŝajne pli poste unuiĝis kun Tomíkovice.
Tomíkovice estis ekde fino de la patrimonia administrado en la jaro 1850 memstara municipo ĝis la jaro 1960, kiam ĝi estis alligita al Skorošice. Komune kun Skorošice ĝi fariĝis ekde la 1-a de januaro 1976 konsisto de Žulová. Skorošice en la jaro 1990 denove memstariĝis de ĝi, sed Tomíkovice restis ĉe Žulová.
Al Tomíkovice apartenas ankaŭ malgranda domaro Žlíbek (ger. Schlippengrund aŭ nur Schlippe), estiĝinta fine de la 18-a jarcento ĉe muelejo de Schlippe sur rivereto Vidnavka. Komence de la 19-a jarcento estis en ĝi kvin domoj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
Nombro de loĝantoj de Tomíkovice laŭ kalkulado aŭ aliaj oficaj registroj:
Jaro | 1836 | 1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1939 | 1947 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nombro de loĝantoj | 604 | 665 | 640 | 605 | 642 | 614 | 652 | 708[p 1][p 2] | 749 | 349 | 302 | 352 | 314 | 263 | 233 | 246[p 3] |
- ↑ el tio: Tomíkovice 644, Žlíbek 64
- ↑ el tio: 6 ĉeĥoslovakoj, 696 germanoj; 706 rom. kat., 1 sen konfesio.
- ↑ el tio: Tomíkovice 236, Žlíbek 10
En Tomíkovice estas registritaj 84 adresoj, 76 daŭraj objektoj kaj 8 refreŝigejaj aŭ dumtempaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 70 domoj, el tio 62 daŭre loĝataj.
Fotogalerio
- Dia torturo ĉe vojkruciĝo
- Familia domo
- Domo kun ĝardeno
- Fervoja haltejo kaj transveturejo
|