- Estas ankaŭ: Tomášov.
Tomášov | |
vilaĝo | |
![]() Tomášov | |
Oficiala nomo: Tomášov | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Děčín |
Administra municipo | Mikulášovice |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Ŝluknova terlango |
Montaro | Ŝluknova montetaro |
Domoj | 7 2011 |
Situo | Tomášov |
- koordinatoj | 50° 57′ 26″ N 14° 19′ 41″ O / 50.95722 °N, 14.32806 °O (mapo) |
Katastro | 25,85 km² (2 585 ha) Mikulášovice |
Loĝantaro | 9 (2021) |
Denseco | 0,35 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1787 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 407 79 |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() | |
Tomášov estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Mikulášovice. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sudokcidente de Mikulášovice. Estas ĉi tie registritaj 7 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 9 loĝantoj.
Tomášov situas en katastra teritorio Mikulášovice kun areo 25,85 km².
Historio
La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1787.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 47 |
1880 | 52 |
1890 | 50 |
1900 | 62 |
1910 | 54 |
1921 | 39 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 57 |
1950 | 10 |
1961 | 3 |
1970 | 3 |
1980 | 4 |
1991 | 9 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 5 |
2011 | 12 |
2021 | 9 |
Memorindaĵoj
![](../I/Endler%C5%AFv_k%C5%99%C3%AD%C5%BE_01.jpg.webp)
- Kruco de kapelo de Virgulino Maria kun sesedra tureto, de kie oni en pasinteco sonoris surgenuiĝadon.
- Kruco de Endler
Kruco de Endler
Johann Anton Endler lasis lokigi la krucon sur rando de ŝoseo, kiu kondukis el Mikulášovice tra Tomášov al ŝtatlimo kun Germanio kaj plu ĝis Hertigswalde kaj Sebnitz. Sur ambaŭ flankoj de la kruco tiriĝis ligna barilo, kiu apartenis al unu el la plej malnovaj konstruaĵoj en la vilaĝo - gastejo Martins Gasthof, pli poste Thomsschänke. La konstruaĵo el la jaro 1724 aŭtune en la jaro 1934 forbrulis kaj sur ĝia loko estis baldaŭ konstruita nova moderna restoracio. La kruco ne estis dum la incendio damaĝigita kaj la lokuloj zorgis pri ĝi ankaŭ en sekvantaj jaroj.
Post fino de la dua mondmilito kaj ellandigo de Tomášov la kruco ĉesis esti konservata kaj ĝi kadukiĝis. Ĝi ja supervivis detruadon de la gastejo, sed en la sekvantaj jaroj ĝi estis damaĝigita. Renovigo de la kruco estis farita en julio ĝis oktobro de 2015.
Personecoj
- Franz Schidlik (1814–1900) – hobojisto kaj muzika pedagogo
|