Tomáš Stano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1993 (30-jaraĝa) en Liptovský Mikuláš |
Lingvoj | slovaka • angla • Esperanto |
Loĝloko | Liptovský Hrádok |
Ŝtataneco | Slovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Tomáš STANO (naskiĝis la 14-an de junio 1995 en Liptovský Mikuláš, Slovakio) estas slovaka esperantisto. Li esperantiĝis en 2013, kaj nun li estas estrarano de TEJO pri merkatiko kaj estrarano de SKEJ pri financoj.[1][2][3] Nuntempe li studas en Prago, Ĉeĥio. Li partoprenis en la organizado de Esperanto-renkontiĝoj kiel SES, IJF, ankaŭ prizorgis tagan programon por la Junulara Programo dum UK 2016 en Nitro kaj nun estas membro de la LKK de la IJK 2019 kiu okazos en Slovakio.[4] Nuntempe komitatano A de TEJO por Slovakio.
Li estis elektita estrarano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) komence de 2019 por duona periodo post la eksigo de Arturo Crespo, kiel estrarano li respondecas pri merkatiko.
En 2020 li estis elektita vicprezidanto de TEJO por la periodo 2020-2021.[5]
Referencoj
- ↑ Cirkulero 165 de TEJO
- ↑ Prezento de Stano en tejo.org
- ↑ estraro de SKEJ
- ↑ Teamo de la LKK Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Estraro de TEJO 2020-2021