Tokia maratono | ||
![]() | ||
ripetiĝanta sporta evento | ||
---|---|---|
Lando | Japanio | |
Fondita en | 2007 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |

La konstruaĵo de la tokia metropola registaro estas la deirpunkto de la maratono

Wilson Kipseng, tenas la konkuradrekordon por viroj
La Tokia Maratono (japane 東京マラソン) estas maratona konkurso okazigita ĉiujare dum la monato februaro en Tokio, Japanio. La konkurso apartenas al la rondo de la ĉefaj maratonoj de la mondo.
La unua tokia maratono okazis la 17-an de februaro 2007. Tradicie, la deirpunkto estas de la konstruaĵo de la tokia metropola registaro; ĝis 2016 la finpunkto estis ĉe Tokyo Big Sight kaj de 2017 ĉe Stacio Tokio.
Rekordoj
Virinoj
- Luna Ĉemtaj-Salpeter (Israelo) kun rezulto de 2:17:45 horoj (2020).
Viroj
- Wilson Kipseng (Kenjo), kun rezulto de 2:03:58 horoj (2017).
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.