Tizano aŭ herboteo estas infuzaĵo aŭ dekoktaĵo de kuracaj herboj (sen teo), kiu servas kiel trinkaĵo aŭ kuracilo. Herboteojn eblas fari el freŝaj aŭ sekigitaj floroj, folioj, semoj aŭ radikoj. Ĝenerale oni verŝas bolantan akvon sur la plantajn partojn kaj infuzas dum kelkaj minutoj. Semoj kaj radikoj estas ofte dekoktadaj dum kelkaj minutoj.
Malgraŭ tio, ke "teo" estas parto de la nomo "herboteo", herboteo ne estas konsiderata "vera" teo, se ĝi ne enhavas sekigitajn foliojn de teoarbedo, Camellia sinensis.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.