La tireoido[1] aŭ tireoida kartilago (laŭ Anatomia Nomenklaturo) (lat. Cartilago thyroidea) estas la plej granda kartilago de laringo kaj formas kun la ringa kartilago la laringan skeleton. Ĝi aperis unuafoje dum la filogenezo ĉe la mamuloj.
Ĝi konsistas el du ŝildoformaj platoj, kiuj supre, meze kuniĝas, formante entranĉon, obtuzan angulon , kio estas la t.n. adampomo aŭ gorĝa pomo. Dum la pubereco tiu tireoido pli forte evoluas ĉe la viroj.
Vidu ankaŭ
Piednotoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.