Tipara fasono karakterizas grafikan specon de tiparo en tipara familio; rekta, oblikva, kursiva, majuskleta estas tiparaj fasonoj.
Tipara grado (kiom da punktoj aŭ milimetroj alta estas la tiparo) ne estas tipara fasono. Tiparan pezon (grasa, graseta, malgrasa ktp) oni povas rigardi tipara fasono (precipe se ĝi havas apartan emfazan funkcion en kompostata teksto); sed en aliaj konsideroj ĝi povas ne roli tiel (ekz-e se oni plipezigas la tutan tekston de legata bitlibro, adaptante la tiparon al la kontrasto de la ekrano de librolegilo por pli komforta legado).
Historie la tiparaj fasonoj evoluis el sendependaj tiparaj stiloj. Dum Renesanco oni komencis kombini diversstilajn tiparojn, atribuante al ili apartajn funkciojn: rektan klasikan tiparon oni ekuzis por la ĉefteksto; kursivon, por tipografia emfazo. El harmoniigo de tiaj malsamstilaj tiparoj estiĝis la tiparaj familioj.