Tiokarbonatoj estas saloj kaj esteroj de la tiokarbonata acido. La tiokarbonatoj estas derivitaj de la karbonata acido kaj povas esti tritiokarbonatoj se ili havas tri oksigenatomojn substituitajn je tri sulfuratomoj, dutiokarbonatoj kiam nur du oksigentomoj estas substituitaj je du sulfuratomoj kaj monotiokarbonatoj kiam nur unu oksigenatomo estas substituita je unu sulfuratomo. Tiokarbonatoj formas anjonojn kun ĝenerala formulo CS32-. Tiel kiel la duanjona karbonato, la tiokarbonatjonoj estas trigonaj planaraj, kun la karbonatomo ĉe la centro de la triangulo, kaj la oksigena kaj sulfura atomoj ĉe la pinto de la triangulo.
![](../I/Carbonic_acid_3D.png.webp)
![](../I/Thiocarbonic_acid_3D.png.webp)
![](../I/Dithiocarbonic_acid_3D.png.webp)
![](../I/Monothiocarbonic_acid_3D.png.webp)
![](../I/Xanthic_acid_3D.png.webp)
![](../I/Methylxanthic_acid_3D.png.webp)
![](../I/Ethylxanthic_acid_3D.png.webp)
![](../I/Trigonal-3D-balls.png.webp)
Kelkaj tiokarbonatoj
Kelkaj ksantatoj kaj dutiokarbonatoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.