Tinsukia | |||
---|---|---|---|
| |||
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 786125 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 99 507 (2013) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 29′ N, 95° 22′ O (mapo)27.48916666666795.36Koordinatoj: 27° 29′ N, 95° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 116 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tinsukia [+] | |||
Tinsukia, asame: তিনিচুকীয়া estas industria urbego en nordorienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto. La loknomo venis de triangula lago nomita Tinkonia.
Demografio
En 2011 Tinsukia havis 126 389 (laŭ Germanlingva Vikipedio 99 448) da loĝantoj kun legopovo de 70%, pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
Tinsukia situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 116 metrojn. Dibrugar troviĝas 43, limo de Arunaĉal-Pradeŝo 84, Ĝorhat 137, Itanagaro 174, Kohimo 235, Dimapur 258, subŝtata sidejo Dispur kun Guvahati po 382, Kolkato 889, tutlanda ĉefurbo Delhio 1781, Mumbajo 2482 kilometrojn (aere) .
Historio
La historia nomo estis Benmara, samtempe ĝi estis sidejo de regno. La brita oficiala establo okazis en 1889. La trajno konstruita en 1884 multe helpis la ekonomian evoluon.
Ekonomio
Ĉe Tinsukia estis elminita nafto jam en la 19-a jarcento. Rafinejo funkcias en la distrikto, krome oni trovis ankaŭ karbojn. La agrikulturo produktas ĉefe teojn.
Religioj
En Tinsukia vivas plej ofte hinduoj.
Lingvoj
En Tinsukia la oficiala lingvo estas la asama lingvo. Oni parolas hindie (32%), bengale (30%), asame (20%), krome en pluraj aliaj lingvoj.
Klimato
Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Tinsukia situas en humida subtropika klimato (Cwa) kun influo de musono. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen tre ofte dum musono inter junio-septembro. La somera temperaturo varias inter 11-24 °C, vintre 11-24 °C.
Trafiko
Al Tinsukia kuras 3 fervojaj linioj, 2 ĉefvojoj kaj sola flankovojo. La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en Dibrugar.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj
Fontoj
- WikiTrans