Tinajas | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16812 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonio González Duque | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 207 (2016) | ||
Loĝdenso | 4,41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 20′ N, 2° 35′ U (mapo)40.325833333333-2.5833333333333Koordinatoj: 40° 20′ N, 2° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 864 m [+] | ||
Areo | 46,89 km² (4 689 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tinajas, Cuenca [+] | |||
Tinajas [tiNAĥas] (ĵaregoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Temas pri ununura domaro sen submunicipoj.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas Tinajero [Tinajero]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 207 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,41 loĝ/km².
Situo
Tinajas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 864 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 46,89 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°19′33″N 2°35′00″Ok.
Historio
Ĝia historio datas el la Paleolitiko kaj el la Ferepoko.
Karolo la 5-a havigis al la setlejo la titolon de "villa", kiel aperas en dokumento de 1787.
Pri arkitekturo elstaras la preĝejo de Nia Sinjorino de la Paco, la domegoj de la domaro, kaj la ermitejo de Campillo (kampeto).
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tinajas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Tinajas kie oni alvenis al la nunaj 207.
Ekonomio
Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Bibliografio
- Romero Mora, Leandro (director). Guía del Patrimonio de La Alcarria Conquense pueblo a pueblo. Centro de Desarrollo Rural Alcarria Conquense (2006). ISBN 84-690-3195-3