Timothy Leary
Persona informo
Timothy Francis
Naskiĝo 22-an de oktobro 1920 (1920-10-22)
en Springfield
Morto 31-an de majo 1996 (1996-05-31) (75-jaraĝa)
en Beverly Hills
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Tombo Celestis 01 vd
Religio hinduismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Vaŝingtonia Ŝtata Universitato Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley Universitato de Alabamo Universitato de la Sankta Kruco vd
Familio
Edz(in)o Nena von Schlebrügge nekonata valoro nekonata valoro Rosemary Woodruff Leary Barbara Chase vd
Amkunulo Joanna Harcourt-Smith vd
Infanoj Marlon Gobel vd
Profesio
Okupo psikologo verkisto aktoro vd
Laborkampo psikologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Timothy Francis LEARY estis usona verkisto, psikologo, kaj proparolisto de la esplorado kaj uzado de psikedelaj drogoj, kiel LSD. Li estis kontraŭkultura famulo en la 1960-oj kaj popularigis la frazon sian: «Turn on, tune in, drop out».

Biografio

Timothy Leary naskiĝis la 22-an de oktobro 1920 en Springfield, Masaĉuseco kiel ununura filo de irlandevena familio. Dum sia junaĝo, li studas en la Universitato de la Sankta Kruco en Worcester sed malbone toleras la regularo de tiu jezuita lernejo. Li poste ekstudas en la milita akademio de West Point pro la instigo de sia patrino sed fariĝas maldungita dek-ok monatoj poste ĉar li sekrete alportis alkoholaĵon en la trejnejo. Li poste havigos al si licencion pri psikologio en la universitato de alabamo en 1943, magistron pri la sama fako en 1946 kaj fariĝis Doktoro de Filozofio en 1950 en Universitato de Berkeley en Kalifornio. De 1969 al 1963, li prelegos en la prestiĝa universitato Harvard. En la libroj kiujn li verkos pluraj jardekoj poste, li aludos malestime tiujn jarojn:

Citaĵo
 Anonima institucia funkciulo kiu ĉiumatene veturis laboren en la longa aŭtaro de ĉirkaŭurbuloj kaj reveturis hejmen ĉiuvespere drinkante martinon, kiel pluraj milionoj de burĝa, liberala, intelekta robotoj. 

Dum siaj ferioj en Meksiko, li konsumas magiajn fungojn kiel psilocibo, kaj tiu sperto tute ŝanĝos sian vivon. Depost sia reveno al Harvard, kune kun siaj studentoj kaj sia amiko Richard Alpert (poste konita kiel Ram Dass), Timothy Leary ekfaros sciencistaj studoj pri psilocibino kaj ankaŭ LSD[1].

Rezulte de siaj studoj, li certigas ke LSD (el la germana Lyserg Säure Diäthylamid, t.e. Lizerga Acida Dietilamido), en taŭga dozo, plejbone laŭ la konsiloj de kompetentulo, povas fundamente ŝanĝi kaj plibonigi la homan sintenon. Post siaj konsumoj, li garantias ne sperti murdemon, memmortigemon, psikozemon aŭ psikedelan krizon. Liaj studoj celis trovi kuracilon kontraŭ alkoholismo kaj resanigi la krimulojn. Pluraj partoprenantoj de lia serĉado deklaris sperti profundajn mistikajn kaj spiritajn spertojn kiu markis turnopunkton en liaj vivoj.

Leary kaj Alpert estas ĉasita de Harvard en 1963, ĉar kelkaj gepatroj mendis plendon kiam ili lernis ke siaj infanoj konsumis halucinogenojn dumkurse. La du kunuloj daŭre studis en privata kastelo en Novjorkio. Timothy klarigos poste:

Citaĵo
 Ni sentis kvazaŭ homologiistojn de la 20-a jarcento kiu vojaĝis antaŭtempen por alveni en la mallumoj de la 1960-oj. En tiu spacokolonio, ni deziris krei novan paganismon kaj novan ekziston arte vivata. 

La oftaj vizitoj de la FBI igas la fermon de la kastelo kaj oni submetas Timothy Lear al kondamno. Enirante la malliberejon, Leary submetiĝas al pluraj testoj. Kiel li estas la aŭtoro de tiaj testoj, li scias kion respondi kaj tiel eblas regule viziti la bibliotekon de la malliberejo. Dum tiuj mallineraj jaroj, Leary difinas ok konscistatojn en la homa cerbo. Laŭ lia teorio, la norma homo sukcesas atingi nur kvar el tiuj statoj sed ne atingas la ceteraj kvar, kiuj inicus novan konscian potencon kiu ebligos revolucian socian kaj sciencan progreson. Oni povas atingi tiujn statojn nure per meditado kaj aliaj spiritaj rimedoj. Sed laŭ li, drogoj kaj aparte psikedelaj drogoj grande faciligus tiun procedon, forigante la kutimajn kondutajn inhibiciojn.

Kaŝvojaĝoj

Timothy Leary arestita de la DEA (usona kontraŭdroga instanco) en 1973

Ĝuante komfortan liberecon en la ĝardenoj de la malliberejo, Leary eltrovis peron por eskapi en septembro 1970, sen forgesi lasi spiteman papermesaĝon al siaj provosoj en kiu li emfazas la senperfortan manieron de sia eskapo. Helpe de la ekstremmaldekstra politika organizaĵo Weather Underground Organization, li kaŝvojaĝis al Alĝero kun sia edzino Rosemary Woodruff Leary. Li intencis rifuĝi kun la revoluciulo Eldridge Cleaver sed la plano finfine ne ĝisiris ĉar, laŭ Leary, la membro de la movado Black Panther provis uzi la paron kiel garantiulojn.

Denove, Leary sukcesas forvojaĝi alilanden. Li alvenas al Svisio kun sia edzino kiun li baldaŭ forlasos. Tiam, li loĝis kun la armilŝakristo Michel Hauchard, kiu klamis esti sia devigo kiel ĝentlemano ŝirmi filozofoj. Dume, la registaro de Richard Nixon, kiu publike nomis lin "la plej danĝera usondevena homo" ade trudinfluis Svision por ekstradicii aŭ almenaŭ malliberigi Leary. La svisian registaron efektive malliberigis Leary, sed reliberigis lin nur post unu monato.

En 1972, leary komencis rendevui la france naskita socialista Joanna Harcourt-Smith kaj ili geedziĝos nur du semajnojn post ilia unua vidalvidado en okulta ceremonio. Ili kune vojaĝis en 1973 en Vieno, Bejruto por finfine atingi Kabulon. Ili kredis sin sekura, ĉar Afganio ne havas ekstradician konsenton kun Usono, sed tiu leĝo ne aplikiĝas al internaciaj aviadiloj. Timothy Leary ankoraŭ ne ektretis Afganion ke li jam estis arestita de Usona kontraŭdroga agento.

Reveno usonen

Revene al Usono kaj post peti azilon Al Britio kiun ŝia moŝto la reĝino de Britio malakceptis, Timothy Leary subiĝis al proceso. La juĝisto deklaris ke "Se lin oni ebligas libere vojaĝi, li publike parolos kaj disvastiĝos liaj ideoj" kaj sendis lin al la malliberejo de Folsom en Kalifornio kie li iam renkontos Charles Manson.

Verkoj

  • The Psychedelic Experience, kun Ralph Metzner kaj Richard Alpert, 1964.

Notoj kaj referencoj

  1. Leary, T. (1969) The effects of consciousness-expanding drugs on prisoner rehabilitation. Psychedel. Rev. 10, 29–44.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.