Timbuktuo
urbo urba areo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 35 330  (2012) [+]
Loĝdenso 239 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 46′ N,  0′ U (mapo)16.773333055556-2.9994438888889Koordinatoj: 16° 46′ N,  0′ U (mapo) [+]
Alto 261 m [+]
Areo 147,89 km² (14789 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Timbuktuo (Malio)
Timbuktuo (Malio)
DEC
Timbuktuo
Timbuktuo
Situo de Timbuktuo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Timbuktu [+]
„La pacflamo“: monumento por memorigi pri la packontrakto inter la ŝtato Malio kaj la tuaregoj, 1996
Enirejo de la Madrasa de Sankore
La Sankore-moskeo

Timbuktuo estas oaza urbo en la okcidentafrika ŝtato Malio. Laŭ takso de la jaro 2007, ĝi havas ĉirkaŭ 32 000 loĝantojn.[1]

Etimologio

La nomo Timbuktuo signifas laŭdire "puton de Buktu". Laŭlegende Buktu (aŭ Bouctou) estis nigra sklavino, kiu restis tie kun kaprinaro de tuaregoj por gardi la puton. La nomo signifus "virinon kun granda umbiliko". Sed iuj historiistoj opinias tion rajtigilo por la iama supera kasto de la helhaŭtaj tuaregoj super la malhelhaŭtaj vasaloj, la popolo.

La franca lingvisto René Basset opinias ke la nomo devenas de la malnova berbera vortradiko, kiu signifas "fore" aŭ "kaŝite".[2] Tiel la nomo signifus "foraj putoj", do je la suda bordo de la dezerto.

Pli novaj esploroj evidentigis, ke la loko ne estis fondita de tuaregoj, sed de songhai-oj el la ĉirkaŭaĵo, kaj indas verŝajne esplori la nomon laŭ tia lingvo. Laŭ Heinrich Barth, esploristo-historiisto de Afriko, la ĝusta nomo estus Tombutu kaj signifus lokon en la dunoj.

Geografio

Tombejo Timbuktoe

Timbuktuo situas je la suda bordo de Saharo, kies pligrandiĝo estas la plej granda problemo al la urbo. La sablo sterniĝas ĉi sur la stratoj. Dum la lastaj 20 jaroj la dezerto sudenmoviĝis ĉirkaŭ 100 kilometrojn. La urbo situas 5 kilometrojn de la rivero Niĝero.

Flughaveno Timbuktuo

Timbuktuo estas ekde jarcentoj vojkruciĝo de grandaj komercvojoj. Fine de la 19-a jarcento jare pretervojaĝis ĉi tie 400 karavanoj kun 140.000 kameloj kaj ĉirkaŭ 22.400 tunoj da ŝarĝo[3]. Tamen ankoraŭ hodiaŭ malfacilas atingi la urbon. Navigacio eblas nur, kiam la akvonivelo estas sufiĉe alta. La vojoj elsudaj tra la savano rapide ensabliĝas kaj estas ofte ne uzeblaj. La elnordaj vojoj tra la dezerto estas rezervitaj al tuaregoj kaj al modernaj aventuristoj, kiu serĉas dezertromantikon. La plej moderna metodo por aliri la urbon estas la flughaveno, kie alvenas regule flugoj el la ĉefurbo Bamako.

La klimato estas dezerteca, kontinue blovas seka varmega vento, Harmatano, el la Saharo. La meza temperaturo estas 28° Celsiuso, la monatoj majo kaj junio estas la plej varmegaj kun ĉirkaŭ 34°. Falas meze 170 mm/m² da pluvo. Julio kaj aŭgusto estas la plej malseketaj monatoj kun po 56-66 mm/m². [4] Pluvego povas alveni subite kaj forte kaj forte damaĝi domojn kaj moskeojn konstruitaj el argilo. En la jaro 1771 la moskeo al-Hana rompiĝis je tia pluvego kaj enterigis 40 homojn.

Tradicia arkitekturo

Surstrate antaŭ la renovigita Caillié-domo

La tradician arkitekturon de Timbuktuo karakterizas la manko de ŝtonoj. Tial oni konstruis ĉefe el argilo. La plej malnovaj raportoj priskribas abelujsimilajn rondajn konstruaĵojn, en kiuj vivis ĉefe la malriĉa popolo. Ankaŭ la desegnaĵo de René Caillié, farita en 1828 montras multaj tiaj domoj. Almenaŭ en la 15-a jarcento ŝanĝis la konstrumaniero, ĉefe por domoj de la plej alta kasto (komercistoj, kleruloj, ktp.) kaj estiĝis la sudana stilo, videbla ĉe moskeoj kun supre maldikiĝantaj turoj. La strukturoj estis el ligno, tegitaj de argilo. Tiel eblis starigi du-etaĝajn konstruaĵojn, kies tera etaĝo utilis kiel korana lernejo, deponejo, vendejometiejo. La supera etaĝo, ofte pli aera, utilis kiel loĝejo, en kiu troviĝis ankaŭ privataj bibliotekoj.

Pro konstruo per tia mola materialo, pluvegoj ofte grave damaĝis konstruaĵojn. Post ĉiu pluvperiodo, necesis refari la murojn, kaj foje oni simple forlasis domojn, kiuj necesintus tro da laboro.[5]

Aldone al tradiciaj argilaj konstruaĵoj troviĝas en Timbuktuo ankaŭ pluretaĝaj loĝdomoj el kalkoŝtono, kies modeloj troviĝas en Maroko kaj Maŭretanio. [6]

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Famaj homoj el la urbo

Timbuktuo en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko ekzemple Timbuktuo:

Citaĵo
 
Sed la poeto rabas lin al Timbuktu ĉe sabloj,
kie argile belas la Djinger-Bera Moskeo,
kaj en la mezo altas tiu de Sidi-Jahia.[7] 

Notoj kaj referencoj

  1. http://www.bevoelkerungsstatistik.de, la 1-an de januaro 2006
  2. René Basset, Mission au Sénégal. Parizo 1909, p. 198.
  3. Brockhaus 14. A., Bd. 15 (1908)
  4. Mezaj klimataj valoroj por Timbuktuo
  5. Vidu pri tio René Gardi, Auch im Lehmhaus lässt sich’s leben: Traditionelles Bauen und Wohnen in Westafrika. (eblas loĝi en argildomo: tradiciaj konstruo kaj loĝado en orienta Afriko) Graz 1973.
  6. Pri arkitekturo vidu Thomas Krings, Sahelländer. Geographie, Geschichte, Wirtschaft, Politik (Sahellandoj. Geografio, historio, ekonomio, politiko). Darmstadt 2006, p. 83.
  7. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 122.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.