Timothy Z. Mosley | |
---|---|
Naskonomo | Timothy Zachary Mosley |
Alie nomata | Timbaland |
Naskiĝo | 10-an de marto 1972 (52-jaraĝa) en Norfolko |
Ĝenroj | hiphopo • ritmenbluso • nuntempa ritmenbluso • pop-rokmuziko • alternativa rokmuziko |
Retejo | timbaland.com |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Timothy Zachary Mosley |
Aliaj nomoj | Timbaland |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Salem High School |
Familio | |
Frat(in)o | Sebastian |
Okupo | |
Okupo | muzikproduktisto • kantoverkisto • repisto • kantisto • muzikproduktoro • komponisto • mandolinisto • diskĵokeo |
Verkoj | If We Ever Meet Again |
TTT | |
Retejo | https://timbaland.com |
Timothy Z. MOSLEY (10-an de marto 1971), pli konate kiel Timbaland, estas usona kantoverkisto, repisto, muzika produktisto kaj tekstoverkisto. Lian stilon influas la R&B, la dance kaj la hiphopo, sed ankaŭ agadas en la pop-ĝenro. Li formas kun Magoo la duponon Timbaland & Magoo, faman hiphopan grupon en Usono. Oni komparas Timbaland kun Brian Eno, Phil Spector aŭ Norman Whitfield. Li elformis en la muziko propran facile rekoneblan stilon. La kantojn - kiujn li verkis - karakterizas malkutimaj aranĝoj, son-efikoj kaj instrumentoj. La ritmoj estas eĉ propraj markoj. Li kreis multajn sukcesajn kantojn kun Steve „Static” Garrett kaj lia infantempa amiko Missy Elliott. Timbaland kaj Missy Elliott estis la ĉefaj kantoverkistoj kaj produktistoj de la albumo de Aaliyah, la grand-sukcesa One In A Million, kio igis ilin tre konataj. Intense li laboris interalie kun Brandy, Nelly Furtado, Justin Timberlake, The Pussycat Dolls (Nicole Scherzinger), Ludacris kaj Jay-Z.