Tilos | ||
---|---|---|
insulo • poliso [+] | ||
Akvejo | Egea maro | |
Koordinatoj | 36° 26′ N, 27° 22′ O (mapo)36.43333333333327.366666666667Koordinatoj: 36° 26′ N, 27° 22′ O (mapo) | |
Areo | 61,487 km² (6 149 ha) [+] | |
Loĝantaro | 780 [+] (2011) | |
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | |
Poŝtkodo | 850 02 [+] | |
Tilos | ||
Vikimedia Komunejo: Tilos [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Tílos (greke Τήλος, en la antikvo Télos) estas greka insulo en la Egea maro kaj unu el la 12 ĉefinsuloj de la Dodekanoj. Ĝi situas nordokcidente de Rodos kaj 8 marmejlojn sudoriente de insulo Nisiros. Sur la insulo loĝas 535 personoj (2001).
Oni trovis sur la insulo ostojn de nanaj elefantoj (1971), kiuj estas ekspoziciitaj loke.
Geografio
Tilos havas 'S'-formon kaj longas ĉ. 14,5 km kaj kun la maksimuma larĝo de 8 km. Ĝi havas la surfacon de 61-63 km² kaj plej altan altaĵon (Profiti Ilia) 654 super maro. Ĝi riĉas je fontoj, kaj tiel ĝi havas tre produkteman agron.
La marbordo estas roka aŭ ŝtoneta, sed ekzistas ankaŭ sablaj strandoj.
La insulo apartenas ekde 1948 denove al Grekio, antaŭe okupis ĝin nazia Germanio, italoj, turkoj kaj aliaj.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.