Till Dahlenburg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1934 (90-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • instruisto |
Till-Dietrich DAHLENBURG (naskiĝis la 19-an de januaro 1934) estas germana esperantisto, kiu konatiĝis kiel aŭtoro de Esperanto-lernolibroj.
Li estas doktoro pri pedagogio kaj laboris kiel instruisto de la rusa kaj la latina lingvoj en Germana Demokratia Respubliko. Li aktivis en la Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR kaj estis la estro de ĝia metodika komisiono.
Post la germana reunuiĝo li estis dum kelkaj jaroj estrarano de Germana Esperanto-Asocio.
Verkoj
- Taschenlehrbuch Esperanto (kun Peter Liebig), eldonejo Verlag Enzyklopädie 1978
- Begleitmaterial zum Selbstunterricht zum Taschenlehrbuch Esperanto, 1979
- Begleitmaterial für Kursleiter zum Taschenlehrbuch Esperanto, 1979
- Konversationsbuch Deutsch-Esperanto (kun Detlev Blanke), eldonejo Verlag Enzyklopädie 1990; 2-a eldono aperis en 1998 ĉe IEM en Vieno kun ISBN 3-901752-13-7
- Esperanto eine neue Brücke zur Welt. Für den Kurs- und Selbstunterricht. Heroldo de Esperanto, Torino, 1996, 254 p.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.