Troveblo de fosilioj: Devonio | ||||||||||||
restaŭrita aspekto de Tiktaalik roseae | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Tiktaalik roseae Daeschler, Shubin & Jenkins, 2006 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiktaliko (Tiktaalik - en inuita lingvo granda dolĉakva fiŝo) estis genro de amfibio-similaj sarkopterigaj fiŝoj, kies fosilion oni trovis en sedimenta ŝtonaro de supra devonio de insulo Ellesmere en norda Kanado. Ĝis nun oni konas unu solan specion de la genro, Tiktaalik roseae. La (tri) fosilioj datiĝas je 375 milionoj da jaroj, la plej granda longis eĉ 3 m.
Ĝi havis skvamojn, membranajn naĝilojn, brankojn, sed tiujn ne kovris operkulo, kiel ĉe la nunaj fiŝoj. La kapo estas plata kaj triangula (kiel ĉe krokodiloj), la okuloj sidis sur la kaposupro (el tio oni konkludas, ke ĝi vivis en malprofunda akvo). La plej grandan surprizon kaŭzis la apero de kolorudimentaĵo, kiun oni ĝis nun ne atentis ĉe fiŝoj. Ĝi havis akrajn dentojn, tiel ĝi estis verŝajne karnovoranto, rabobesto.
La naĝiloj estis ostaj kaj povis servi eĉ por apogo de la besto okaze de kapolevo el la akvo. Ĝi ne estis fakte surtera besto, ĉar ne evoluis ĉe ĝi la por tio necesa pelva kaj ŝultra zonoj. La brustaj naĝiloj havis ne nur ostojn, sed kartilagojn, tiel ili jam tre similas al primitivaj antaŭaj membroj de la unuaj surteraj bestoj.
Tiktaliko estas pruvaĵo por tio, en kiu evolua ordo aperis proprecoj de surteraj vertebruloj (kvarpieduloj) ĉe kartilagaj fiŝoj, antaŭ ol elevoluis la unuaj amfibioj kiel Acanthostega kaj Ichthyostega.
vidu ankaŭ: Panderichthys
Literaturo
- P. E. Ahlberg, J. A. Clack: A firm step from water to land. in: Nature. Macmillan Journals, London 440.2006, 747.
- E. B. Daeschler, N. H. Shubin, F. A. Jenkins jr.: A Devonian tetrapod-like fish and the evolution of the tetrapod body plan. in: Nature. Macmillan Journals, London 440.2006, 757-763.
- N.H.Shubin, E.B. Daeschler, F.A.Jenkins jr.: The pectoral fin of Tiktaalik roseae and the origin of the tetrapod limb. in: Nature. Macmillan Journals, London 440.2006, 764-771.
- La fiŝo estas menciita en la franca romano Tria Homaro: La Voĉo de la Tero de Bernard Werber