Tichý Potok | |
hungare: Csendespatak, rutene: Тихый Потік, germane: Stellbach | |
municipo | |
![]() Vido al Tichý Potok | |
Oficiala nomo: Tichý Potok | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Sabinov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Montaro | Levočské vrchy |
Rivero | Torysa |
Situo | Tichý Potok |
- alteco | 527 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 08′ 50″ N 20° 47′ 16″ O / 49.14722 °N, 20.78778 °O (mapo) |
Areo | 8,44 km² (844 ha) |
Loĝantaro | 342 (31.12.2011) |
Denseco | 40,52 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1427 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 74 |
Telefona antaŭkodo | +421-51 |
Aŭtokodoj | SB |
NUTS | 525308 |
![]() Situo enkadre de Slovakio ![]() Situo enkadre de Slovakio
| |
![]() Situo enkadre de Regiono Prešov ![]() Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.tichypotok.sk | |
![]() | |
Tichý Potok (hungare Csendespatak [ĉendeŝpatak], germane Stellbach rutene Тихый Потік [tihij potik]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La germana loknomo estis la origina (signifanta: mallaŭta rojo). La ceteraj loknomoj estas tradukaĵoj. Ĝis 1948 la slovaka loknomo estis Štelbach, la hungara loknomo ĝis 1899 Stelbach.
Situo
Tichý Potok situas laŭ rojo, fine de sakovojo el Brezovica. Sabinov troviĝas je 25, Prešov je 42 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1427 en germana formo "Stelbach", tiam havanta 8 impostantajn familiojn. Tiutempe rutenoj kaj rumanaj paŝtistoj loĝis en tiu loko. En 1682 pro incendio la domoj cindriĝis. En 1787 409 vilaĝanoj loĝis en 58 domoj, en 1828 600 vilaĝanoj en 81 domoj. En 1844, en 1908, en 1922 kaj en 1956 inundoj okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csendespatak 612 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Lipany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Tichý Potok 393 homoj, (332 slovakoj, 34 rutenoj).
Vidindaĵoj
- grekokatolika gotika preĝejo el la 14-a jarcento, en 1696 rekonstruita, en 1862 pligrandigita