Tibor Varga | |
---|---|
Tibor Varga | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1921 en Győr |
Morto | 4-an de septembro 2003 (82-jaraĝa) en Grimisuat |
Lingvoj | angla • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt • Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Infano | Gilbert Varga |
Okupo | |
Okupo | dirigento • muzikinstruisto • universitata instruisto • komponisto • violonisto • tradukisto • interpretisto |
TTT | |
Retejo | http://www.tiborvarga.ch |
Tibor Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Tibor estis hungara violonisto, dirigento, altlerneja instruisto.
Tibor Varga [1] naskiĝis la 4-an de julio 1921 en Győr (Hungario), li mortis la 4-an de septembro 2003 en Grimisuat (Svislando).
Biografio
Tibor Varga estis mirinfano, en aĝo 6 li jam violonadis antaŭ publiko. En aĝo 10 li komencis studi en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Lia violonmajstro estis Jenő Hubay. Li plulernis en Berlino de Károly Flesch. Li aĝis 14, kiam li koncertis en Eŭropo. Dum la 2-a mondmilito li studis filozofion en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li translokiĝis al Londono en 1947, kie li fariĝis brita civitano. Inter 1949 kaj 1984 li estis instruisto de muzikakademio en Detmold, kie li fondis orkestron en 1954. En la sekva jaro li ekloĝis en Svislando kaj en 1964 li organizis la Festivalon Tibor Varga en Sion, kie li prizorgis sian propran muzikakademion. Li ankaŭ instruis en Mozarteum de Salcburgo kaj en Graz. Li ricevis germanajn, francajn, svislandajn kaj hungarajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Lia komponaĵo
Memorigiloj
- Tibor Varga Muzikakademio (Sion, 1963)
- Tibor Varga internacia violonkonkurso (1967-)
- Tibor Varga Festivalo, (Sion, 1964-2001)
Fontoj
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-05-01.