Tibor Szilágyi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1942 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • politika aktivisto |
Tibor Szilágyi [silAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Tibor estas hungara aktoro, voĉoaktoro kaj reĝisoro.
Tibor Szilágyi naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1942 en Budapeŝto.
Biografio
Tibor Szilágyi frekventis Teatran kaj Filman Altlernejon en Budapeŝto, poste li komencis sian aktoran karieron en 1965 en Teatro de Kecskemét. Post 3 jaroj li aliĝis al Teatro Petőfi (Veszprém). Inter 1969-1973 li apartenis al trupo de Teatro Thália (Budapeŝto), poste al Teatro József Attila, sed li estis ankaŭ en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 2003 li estras Teatron Petőfi en Sopron. Li ricevis premion Kossuth en 2007, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (elekto)
- diversaj filmoj inter 1965-2011, ekzemple Malvarmaj tagoj, 1966; Tizennégy vértanú (Dek kvar martiroj), 1970; Kisváros (Urbeto), 2001; Rokonok (Parencoj), 2006
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Ferenc Molnár: La cigno - Ági Miklós; Ludo en la kastelo - Turai; Mihály Eisemann: Hyppolit, la lakeo - titolrolo; Zsigmond Móricz: Rokonok (Parencoj) - urbestro
- diversaj reĝisoraĵoj
- hungaraj voĉoj de eksterlandaj filmoj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.