Tibor Szalai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1900 en Bratislavo |
Morto | 29-an de septembro 1980 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | paleontologo |
Tibor Szalai [salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalai Tibor estis hungara geologo, paleontologo, profesoro.
Tibor Szalai naskiĝis la 13-an de novembro 1900 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 29-an de septembro 1980 en Budapeŝto.
Biografio
Tibor Szalai akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1924. Post siaj studoj li laboris en Hungara Nacia Muzeo, ekde 1939 en la tutlanda geologia instituto (li iĝis ĉefgeologo en 1944, inter 1946 kaj 1950 li estis institutestro). Iom pli frue en 1938 li estis nomumita privata profesoro en Universitato István Tisza. En la frua socialismo li laboris en diversaj minejoj. En 1952 li kandidatiĝis. Ekde 1956 li estis konsilisto de geologia instituto ĝis la emeritiĝo en 1964.
Elektitaj kontribuoj
- Der Einfluss der Gebirgsbildung auf die Evolution des Lebens (1936)
- Az északkeleti Kárpátok geológiája (1947)
- Aufbau und Tektonik des Ostalpin- und Karpaten Blockes (1966)