Tibor Scitovsky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1910 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de junio 2002 (91-jaraĝa) en Stanford |
Lingvoj | hungara • germana • angla |
Ŝtataneco | Usono • Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Kembriĝo • Londona Lernejo de Ekonomiko |
Familio | |
Patro | Tibor Scitovszky |
Patrino | Hanna Hódosi |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • universitata instruisto |
Tibor Scitovsky, laŭ hungarlingve kutima nomordo Scitovsky Tibor estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1993).
Tibor Scitovsky naskiĝis la 3-an de novembro 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de junio 2002 en Stanford.
Biografio
Tibor Scitovsky frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Kembriĝo kaj Londono, fine li vojaĝis al Usono helpe de stipendio. Li soldatiĝis dum la 2-a mondmilito. Kiel alveninto el malamika lando li uzis la nomon Thomas Dennis. Post la milito li instruis en Universitato Stanford, baldaŭe en Berkeley. Li pensiuliĝis en 1976. Li ricevis la usonan titolon "Distinguished Fellow".
Verkaro (elekto)
- A Study of Interest and Capital (1940)
- Economic Theory and Western European Integration (1958)
- Money and the Balance of Payments (1969)
- Market Power and Inflation (1978)
- Human Desire and Economic Satisfaction (1985)
- Az örömtelen gazdaság – Gazdasági alapvetések (1990)
- Egy „büszke magyar” emlékiratai (Memuaro de "fiera hungaro"), 1997
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.