Tibor Rácz | |
---|---|
Tibor Rácz | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1947 (76-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Gizi Fekete |
Infano | Rita Rácz |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tibor Rácz [rAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rácz Tibor estas hungara aktoro, infana aktoro. Lia edzino estis Gizi Fekete.
Tibor Rácz[1][2] naskiĝis la 19-an de novembro 1947 en Szeged.
Biografio
Tibor Rácz ekde 1951 estis infana aktoro en Nacia Teatro (Szeged). Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1975. Lia ĉefinstruisto estis András Békés. Post la diplomo li ludis jaron en Teatro Szigligeti (Szolnok), poste en Operetoteatro (Budapeŝto). Ekde 1977 li estis membro de Nacia Teatro en Szeged, tamen interrompo okazis, inter 1982-1990 li apartenis al Teatro Hevesi Sándor. Ekde 1992 li gvidis infanan teatran trupon. Li ricevis premiojn inter 1989-2017 kaj li ekhavis la titolon "eterna membro de Teatro Szeged" en 2015. Lia edzino naskis filinon en 1979.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- Giacomo Puccini: Madama Butterfly - infano (debuto en 1951)
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Egéus
- Romeo kaj Julieta - Tybalt
- Kiel Plaĉas al Vi - Frigyes
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - András Keszeg; pastro
- Multa Bruo pri Nenio - Galagonya
- Julio Cezaro - Octavius Caesar
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - juĝisto
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Gyuri; Tódor Szilvai
- Jacques Offenbach: La bela Helena - Merkur
- Imre Kálmán:
- Csárdáskirálynő - Bóni; Miska; Ferkó Kerekes
- Marica grófnő – Pista Késmárky
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra verzio) - titolrolo
- Jaroslav Hašek: Ŝvejk - Katz
- Carlo Gozzi: Turandot - Kalaf
- Frederick Loewe: My Fair Lady – Doolittle