Tibor Lubinszky | |
---|---|
Tibor Lubinszky | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1909 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de aprilo 1956 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Ödön Lubinszky |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tibor Lubinszky [lubinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lubinszky Tibor estis hungara infana aktoro en mutaj filmoj, vendisto. Lia nomo eksterlande kelkfoje estis Tibi Lubinsky. Liaj geavoj estis Ödön Lubinszky kaj Hermin Boér, lia onklo estis János Rajz.
Tibor Lubinszky[1][2] naskiĝis la 26-an de novembro 1909 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de aprilo 1956 en Budapeŝto.
Biografio
Tibor Lubinszky famiĝis kiel infanaktoro ĉefrolanta en mutaj filmoj dum la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj. Lia filma kariero komenciĝis en 1913, iom poste li havis rolojn en Aŭstrio kaj Germanio. Li ricevis filman premion unufoje en 1913. Plenkreske lia filma kariero ĉesis, tial li estis vendisto en sia naskiĝurbo. Li edziĝis en 1934, lia edzino unufoje naskis, sed la bebo mortis. Li batalis dum la 2-a mondmilito, kie li malsaniĝis. Lubinsky mortis en malriĉeco kaj forgeso en la aĝo de 47.
Mutaj filmoj, kie li havis rolojn (elekto)
- Drágfy Veron (1913)
- A tűz (1918) - filo
- Oliver Twist (1919) - titolrolo
- The Prince and the Pauper (1920)
- Lucrezia Borgia (1922)
- Masters of the Sea (1922) - Robby
- en:A Vanished World (1922)
- Az egyhuszasos lány (1923)