Tibor Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de februaro 1940 en Kalocsa |
Morto | 19-an de novembro 2013 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkeologo |
Tibor Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Tibor estis hungara arkeologo, muzeestro, altlerneja instruisto.
Tibor Kovács[1] naskiĝis la 10-an de februaro 1940 en Kalocsa, li mortis la 19-an de novembro 2013 en Budapeŝto.
Biografio
Tibor Kovács maturiĝis en katolika gimnazio en sia naskiĝurbo en 1958, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1963. Post la diplomo li eklaboris en arkeologia sekcio de la Hungara Nacia Muzeo kaj li okupiĝis precipe pri la bronzepoko kaj la frua ferepoko. En 1966 li ricevis sian doktorecon en la universitato, poste li ankaŭ instruis en la universitato. De 1965 li partoprenis plurajn arkeologiajn elfosaĵojn (Tiszafüred (1965-1972), Fehérvárcsurgó (1980-aj jaroj)). Inter 1975 kaj 1981 li laboris en la kultura ministerio, tie li respondecis pri la muzeoj. Li estis vicmuzeestro ekde 1981, muzeestro de la Nacia Muzeo de 1999 ĝis la pensiuliĝo en 2010. Intertempe li instruis ankaŭ en Belarta Altlernejo ekde 1991. Li ricevis premiojn kaj medalojn inter 1985-2009.
Elektitaj libroj
- Az avarok aranya - A Nagyszentniklósi kincs
- Bronzkor Magyarországon (monografio hungare, angle, germane, france, 1977)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
|