Tibor Gergely
Persona informo
Naskonomo Grünstein Tibor
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1900 (1900-08-03)
en Budapeŝto
Morto 13-an de januaro 1978 (1978-01-13) (77-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj hungara angla
Ŝtataneco Hungario Usono
Familio
Edz(in)o Anna Lesznai
Okupo
Okupo ilustristo pentristo universitata instruisto grafikisto verkisto

Tibor Gergely [gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gergely Tibor estis hungara-usonana pentristo, grafikisto, karikaturisto, ilustristo, instruisto, membro de Rondo Galilei. Lia origina familia nomo estis Grünstein ĝis 1902, lia edzino estis Anna Lesznai.

Tibor Grünstein naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1900 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de januaro 1978 en Novjorko.

Biografio

Tibor Gergely devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, dume li vizitis ankaŭ Rondo Galilei kaj similan klubon Dimanĉa Rondo. Li konatiĝis en la klubo kun la estonta edzino Anna Lesznai. Dum la Hungara Sovetrespubliko li havis funkcion, tial post la falo ili rifuĝis al Vieno. Li studis litografion duonjaron en industriarta altlernejo en Vieno, poste li estis pentristo, karikaturisto kaj ilustristo. En 1931 la geedza paro revenis al Hungarlando, li instruis en privata grafikista lernejo. En 1939 li denove forlasis la landon pro la kontraŭjuda politiko. En Novjorko li estis sukcesa ilustristo de fabellibroj. Li vidviĝis en 1966.

El solaj ekspozicioj

  • Vieno (1926, 1997)
  • Budapeŝto (1936, 1974, 1977)
  • Novjorko (1942, 1950, 1989)
  • Kalifornio (2010)

El kolektivaj ekspozicioj

  • Vieno (1927, 1928, 1929, 1930, 1931)
  • Prago (1929)
  • Budapeŝto (1932)
  • Novjorko (1960, 1964, 1966, 1974, 1987
  • Tokio (1990)
  • Madison (Nov-Ĵerzejo) (2003)

Elektitaj artaĵoj

  • Táj felülről (karbondesegnaĵo)
  • Dalmát kisváros (1928)
  • A fiatal Gyula (krajondesegnaĵo)

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.