Tibor Csorba | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de marto 1906 en Spišské Podhradie | ||||
Morto | 5-an de septembro 1985 (79-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | slovaka vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo • verkisto • tradukisto • filologo • polisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tibor Csorba [ĉorba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csorba Tibor, pole Tibor Czorba estis hungara pentristo, verkisto, tradukisto, filologo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia kromnomo (eble nobela antaŭnomo) estis Szakácsi, liaj nomvariantoj estis Sz. Csorba Tibor kaj Szakácsi Csorba Tibor, lia pseŭdonimo estis Branyiszkói Tibor.
Tibor Csorba naskiĝis la 15-an de marto 1906 en Szepesváralja (Hungara reĝlando, nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio), li mortis la 5-an de septembro 1985 en Budapeŝto aŭ en Varsovio.
Biografio
Tibor Csorba frekventis gimnazion en Lőcse, sed la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio forigis lian patron al rest-Hungario, tial li sekvis lin kaj abiturientis en Budapeŝto. Li akiris diplomon en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo en 1929. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Karlovszky, Oszkár Glatz, Ágost Benkhard. Li plulernis en pedagogia altlernejo en Szeged, en arta altlernejo en Varsovio (1938) kaj Universitato de Varsovio. Inter 1930 kaj 1934 li instruis en gimnazio de Kiskunhalas, poste en Celldömölk. En 1936 li estis lektoro de Universitato de Varsovio. Post la nazia atako li revenis al Hungario, kie li helpis la polajn rifuĝintojn. Li instruis en la Belarta Altlernejo. En 1944 li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1945 (laŭ alia fonto en 1955) li translokiĝis al Pollando kaj li instruis en Jagelona Universitato, poste en pedagogia instituto de Varsovio ĝis la emeritiĝo. Li pentradis precipe hungarajn kaj polajn pentraĵojn. Li ricevis signifan polan premion en 1971. Li havis polan edzinon.
El solaj ekspozicioj
- Celldömölk (1935)
- Vaŝingtono (1960)
- Novjorko (1961)
- Varsovio (1965)
- Szombathely (1965)
- Budapeŝto (postmorta, 1987)
El grupaj ekspozicioj
- ekde 1930 en Hungario
- ekde 1945 en Hungario
Elektitaj pentraĵoj
- Sághegy
- Celli részlet
- Kemenesaljai dombok
- Varsói látkép
- Zakopane
- Öreg tengerész
- Kompozíció
- Lovasok
- Móló Sopotban
- Falusi táj templommal
Elektitaj kontribuoj
- A halasi csipke múltja, jövője (Kiskunhalas)
- Beszél a tanya (novelo, Kecskemét, 1934)
- Polgáristák (romano, Budapeŝto, 1936)
- Az utolsó lőcsei diák (membiografio, Celldömölk, 1936)
- Uczmy się po Węgiersku (1940)
- A humanista Báthory István (disertaĵo, Budapeŝto 1944)
- Lengyel-magyar szótár (vortaro, Budapeŝto, 1958)
- Janus Pannonius (Csezmicei János, 1434-1472) (Prago, 1958)
Elektitaj tradukaĵoj
- poemoj de Attila József
- dramo de László Németh