Tibeta serino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus thibetanus (Hume, 1872) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Tibeta serino (Serinus thibetanus), iam foje konsiderata siskino de la genro Carduelis, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.
Ĝi troviĝas ĉirkaŭ Himalajo nome en Butano, sudokcidenta Ĉinio, norda Barato, norda Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
Temas pri olivflaveca serino kun flavecaj subaj partoj, oliveca dorso strieca kaj pli malhelaj flugiloj kaj vosto iom forkoforma. En la kapo estas iom flavecaj superokula strio kaj subokula makulo, dum estas pli olivecgrizaj krono kaj orelareo. La ino estas pli strieca ol la masklo.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Serinus thibetanus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 19an de julio 2007.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.