Tibero | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 405 (392) km |
Akvokolekta areo | 17 375 km² |
Averaĝa trafluo | (ĉe Romo) 267 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 268 m |
Enfluejo | Tirena Maro |
- Alteco | (du brakoj) 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Chiascio, Nestore, Pagli, Nera, Aniene |
Tibero (itale Tevere, elp. 'Tevere; latine Tiberis) estas la ĉefa rivero de Centra Italio. Ĝi estas la tria plej longa rivero de Italio (post Pado kaj Adiĝo) kaj havas la duan plej ampleksan kolektan basenon (post Pado).
Fonto
La fonto de Tibero situas sur la deklivoj de monto Fumaiolo en alto de 1.268 metroj super marnivelo, sur la okcidenta montflanko direktita al Toskanio. Tamen ĝi situas en provinco Forlì-Cesena, kiu apartenas al Emilio-Romanjo kaj situas ĉe la orienta flanko de Italio. En 1927 Benito Mussolini ŝanĝis la limojn inter Toskanio kaj Emilio-Romanjo tiel, ke monto Fumaiolo kaj la fonto de Tibero estu en lia hejma provinco Forlì (tiama nomo).
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.