Tianjing | |||
---|---|---|---|
town of China | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 13′ N, 115° 24′ O (mapo)33.21215115.40056Koordinatoj: 33° 13′ N, 115° 24′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Tianying estas parto de la distrikt-libera urbo Jieshou, kiu apartenas al la administra areo de urbo Fuyang en nordokcidento de ĉina provinco Anhui. Laŭ censo de 2000, Tianying havis 26.095 loĝantojn. Tiom estis 4,1% de la 640.878 loĝantoj de Jieshou. Fine de 2004, la loĝantara nombro de Jieshou superis 750.000.
Tianying kaj ĝia ĉirkaŭo donas duonon de la plumboerco de Popola Respubliko Ĉinio. Pro la malevoluinta teknologio, la plumbo poluas la grundon kaj aeron. Laŭ Blacksmith Institute tiu poluado estas 8,5-10-obla ol la internacia limvaloro.
Kvanakm oni ĉesigis funkciadon de kelkaj malgrandaj uzinoj, la poluado restas kaj laŭ analizo de Blacksmith Institute, la urbo apartenas al 10 plej poluataj lokoj de la mondo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.