Tiŝa b'Av aŭ Tiŝ'ah b'Av (en hebrea תשעה באב, tish‘āh bə-āḇ) estas la ĉefa tago de fasto kaj abstinado de la rabena judismo. Ties nomo referencas al la naŭa tago (Tiŝa) de la hebrea monato nome Av, kiu koincidas kun la somero de la Norda Hemisfero. Ĝi estas nomita foje la "plej trista tago de la juda historio" kaj tradicie rememorigas la detruon de la Unua Templo de Jerusalemo fare de la armeo de Nebukadnecar la 2-a, la detruon de la Dua Templo fare de la legioj de Tito, la falon de la fortikaĵo de Betar (kaj sekve, la malvenkon de la Bar-Koĥba-ribelo, sekvite de la intensa persekutado estrita de Hadriano), la forpelon de la judoj el Anglio fare de la reĝo Eduardo la 1-a, la forpelon de la judoj el Francia, kaj la forpelon de la judoj el Hispanio fare de la Katolikaj Gereĝoj en 1492.
Bibliografio
- Telushkin, J. Jewish Literacy. William Morrow & Co, 2001, p. 656
- Proceedings of the Committee on Jewish Law and Standards of the Conservative Movement 1927-1970 - Volume III Ed. David Golinkin, The Rabbinical Assembly, Jerusalem, 1997.