Thurn und Taxis | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
poŝta servo | ||
Apero | 1806 vd | |
Fino | 1-a de julio 1867 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La dinastio Thurn und Taxis famis en la tuta Sankta Romia Imperio pro siaj poŝtservoj.
Majstroj de loĝistiko
Fundamento por la kresko de la menciita dinastio estis efika kunlaboro de ĉiuj je la komenco de la 16-a jarcento en tuta Eŭropo dissemitaj membroj de la klano sur la kampo loĝistika. Imperiestro Maksimiliano la 1-a havis Franz von Taxis kiel bonan parteneron, kiu sukcesis organizi poŝtorganizon - ankaŭ por la transdono de privataj poŝtaĵoj - en la tuta Regno kiel ankaŭ en Hispanujo.
En 1518 la dinastio ekrajtis porti regnan blazonon. Je la fino de la 16-a jarcento la poŝto iĝis en la germanaj landoj regna privilegio (Reichsregalien) kaj baldaŭ poste estis agnoskita la heredo de poŝtservo ene de la familio. Pro tiu monopolo la politika influo kaj la riĉeco de Thurn und Taxis grandiĝis senteble. En 1695 ili eĉ iĝis regnaj princoj.
En la 18-a jarcento la familianoj setlis en Frankfurt am Main, poste en Regensburg.
Fino de la poŝtmonopolo
Post la nuliĝo de la Regno en 1806 la statuse novaj ŝtatoj establis proprajn poŝtorganizojn. La dinastio Thurn und Taxis perdis sian monopolon sed estis grandamplekse perdokompensita. En Bavario ekzemple la anoj ricevis la iaman monaĥejon Sankta Emmeram, kiu iĝis la nova sidejo. En Prusio pagitis sumo de 3 milionoj da taleroj.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Wolfgang Behringer: Thurn und Taxis. München 1990, ISBN 3-492-03336-9.
- Martin Dallmeier: Quellen zur Geschichte des europäischen Postwesens. Kallmünz 1977.
- Martin Dallmeier, Martha Schad: Das fürstliche Haus Thurn und Taxis, 300 Jahre Geschichte in Bildern. Pustet, Regensburg 1996, ISBN 3-7917-1492-9.
- Ludwig Kalmus: Weltgeschichte der Post. Wien 1937.
- Max Piendl: Das fürstliche Haus Thurn und Taxis. Regensburg 1980.
- Heinrich von Stephan: Geschichte der Preußischen Post. Berlin 1859 (represite: Heidelberg 1987)