Por samtitola artikolo vidu la paĝon Thun (stacidomo). |
Thun | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Berno | ||||
Administra distrikto | Thun | ||||
Malnova distrikto ĝis 2009 | Thun | ||||
Koordinatoj | 46° 46′ 0″ N 38° 0′ 0″ O / 46.76667 °N, 38.00000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 0″ N 38° 0′ 0″ O / 46.76667 °N, 38.00000 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 42319 | ||||
Areo | 21,7 km² | ||||
Alteco | 560 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3600 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
Pri la urbo
La urbo Thun estas komunumo de la svisa kantono Berno. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis la ĉefurbo de la samnoma distrikto. Ek de la 1-a de januaro ĝi apartenas al la administra distrikto Thun al kiu la malnova distrikto estis integrita, kaj estas ties ĉefurbo. Ĝi troviĝas ĉe la nord-okcidenta fino de la samnoma Lago de Thun. La urbo havis je la 31-an de decembro 2007 42'319 loĝantojn.
Trafiko
Thun troviĝas sur la trajnlino de la Bern-Lötschberg-Simplon-fervojo, kiu ligas Milanon kun Berno. Per la nova en decembro 2007 malfermita Baza tunelo de Lötschberg Thun nun tempe alproksimiĝis al la Kantono Valezo kaj Italio. Per la aŭtoŝoseo A6 Thun estas ankaŭ strate bone ligita kun Berno.
Ekonomio
Kvankam la regiono estas tre turisma, Thuno vivas ĉefe de industrio kaj komerco. En Thun troviĝas gravaj armil-entreprenoj de la svisa armeo.
Sporto kaj kulturo
Ek de 2003 en Thun ĉiu-jare okazas la Lago-ludoj, temas pri muzikfestivalo sub libera ĉielo. La urbo estas ankaŭ sporte aktiva, kaj la loka piedpilk-klubo en 2005 sukcesis kvalifikiĝi por la Eŭropa Ligo de Ĉampionoj.
Famaj civitanoj de la urbo
- Jean Ziegler, kiu multe parolis pri siaj avoj kaj sia urbo en libro Le bonheur d'être suisse (la feliĉo esti sviso)
- Tanja Frieden, olimpika ĉampionino en neĝtabulkrucado.
Bildaro
- Trafikcirklo en la centro de Thun
- La rivero Aro en Thun
- Orfejo kaj Kastelo de Thun
- Kastelo Thun vidita de la gigantorado
- Kastelo Thun
- Urba preĝejo de Thun
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|