Thomas Dekker | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1571 en Londono | |
Morto | 25-an de aŭgusto 1632 (60-jaraĝa) en Londono | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Alma mater | gramatiklernejo vd | |
Profesio | ||
Okupo | dramaturgo • poeto • verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Patient Grissill vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Thomas DEKKER (n. ĉirkaŭ 1572, m. la 25-an de aŭgusto 1632) estis angla verkisto kiu plej famas pro siaj teatraĵoj.
Vivo
Verŝajne li naskiĝis en Londono ĉirkaŭ 1572. Meze de la 1590-a jardeko li komencis kontribui al teatraĵoj. Tiuepoke oftis ke pluraj dramistoj kunverkis por krei teatraĵon, kaj dum la sekvaj jardekoj Dekker kunlaboris kun, inter aliaj, Ben Jonson, John Marston, Thomas Middleton, John Webster, John Ford kaj William Rowley.
La plejparton de sia vivo li spertis monproblemojn, kaj li plurfoje enkarceriĝis pro ŝuldoj.
Verkoj
Dekker verkis plurajn pamfletojn sed sukcesis ĉefe kiel verkisto de komedioj. La plejparto de la teatraĵoj de kiuj li estis la sola aŭ la ĉefa aŭtoro perdiĝis. Lia plej fama teatraĵo estas The Shoemaker's Holiday (La Ferio de la Ŝuisto, 1599). En 1601 ensceniĝis Satiromastix, en kiu li satiris Ben Jonson, responde al ties The Poetaster (La Poetaĉo) en kiu Jonson mokis Dekker.
Inter la teatraĵoj al kiuj li kontribuis estas
- The Honest Whore (La Honesta Putino, 1604, kunverkita kun Thomas Middleton)
- Westward Ho (Okcidenten, 1604, kunverkita kun John Webster)
- Northward Ho (Norden, 1605, kunverkita kun John Webster)
- The Roaring Girl (La Kverelema Ebriulino, 1611, kunverkita kun Thomas Middleton)
- The Witch of Edmonton (La Sorĉistino de Edmonton, 1621, kunverkita kun John Ford kaj William Rowley)