Thomas Cavendish | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1560 en Ipswich |
Morto | 1-an de majo 1592 (31-jaraĝa) en Suda Atlantiko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Familio | |
Frat(in)o | Margaret Cavendish |
Parencoj | Margaret Cavendish |
Okupo | |
Okupo | esploristo • politikisto |
Thomas Cavendish (aŭ Candish) (Trimley St. Martin, ĉe Ipswich, Suffolk, 19-a de septembro de 1560[1] – ie ĉe Norda Atlantiko, 1592), konata kiel la Naviganto («The Navigator»), estis maristo kaj korsaro angla kiu estis laŭdire la unua kiu intence ĉirkaŭnavigis la mondon. Kvankam la membroj de la ekspedicioj de Magelano, Loaisa, Drake kaj Lojolo estis antaŭantoj al Cavendish je la realigo de la ĉirkaŭnavigado, ŝajne ne klaras ĉu kiam ili ekveturis havis tiun certan intencon. Post sia unua ĉirkaŭnavigado, kiu riĉigis lin danke al oro kaj aliaj riĉaĵoj rabitaj de hispanaj ŝipoj kaj kolonioj, faris duna, sed li ne estis tiom sukcesa kaj fakte li mortis mare, nur 32jaraĝa.
Referencoj
- ↑ Judkins, 2003
Fontoj
- La artikolo de la anglalingva vikipedio citas kiel referencoj:
- David Judkins (2003), «Cavendish, Thomas (1560-1592)» en Literature of Travel and Exploration: An Encyclopedia, volume 1.
- Peter Edwards, eldonisto (1988). Last Voyages: Cavendish, Judson, Ralegh: The Original Narratives. Oxford. ISBN 0198128940
- Richard Hakluyt. Ĉapitro: «The prosperous voyage of the worshipful Thomas Candish..», en Voyages and Discoveries: Principal Navigations, Voyages, Traffiques & Discoveries of the English Nation. Koelktitaj en la volumeno 8 de la eldono de 1907 de la Everyman's Library. Ankaŭ en Penguin ISBN 0-14-043073-3.
- Ĉi tiu artikolo estas bazita parte sur la Encyclopaedia Britannica (eldono de 1911), kiu nun estas publikaĵo.
Eksteraj ligiloj
- (angle) John D. Neville. «History of Thomas Cavendish», Heritage Education Program, US National Park Service.
- (angle) Christian Isobel Johnstone (1831). Lives and Voyages of Drake, Cavendish, and Dampier. Oliver & Boyd. De Google Books.
- (angle) Christian Isobel Johnstone (1892). Early English voyagers : or, The adventures and discoveries of Drake, Cavendish, and Dampier. London : Nelson. De Internet Archive
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.