Thomas Alexander Szlezák | |
---|---|
Thomas Alexander Szlezák | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szlezák Tamás |
Naskiĝo | 12-an de julio 1940 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de oktobro 2023 (83-jaraĝa) |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Teknologia Universitato Berlino • Universitato de Zuriko |
Okupo | |
Okupo | filologo • helenisto • universitata instruisto • klasika filologo |
Thomas Alexander Szlezák, ofte nur Thomas A. Szlezák estis germana klasika filologo, helenisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2022). Lia origina familia nomo estis Szlęzak, lia nomo dum la hungara periodo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Szlezák Tamás.
Thomas Alexander Szlezák naskiĝis la 12-an de julio 1940 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de oktobro 2023.
Biografio
Thomas A. Szlezák forlasis Hungarion kun siaj gepatroj kiel infano. Li studis klasikan filologion, filozofion kaj historion en la universitatoj de Erlangen, Munkeno kaj Tübingen de 1959 ĝis 1967, fine li doktoriĝis en la Teknologia Universitato de Berlino. En la lernojaro 1975 li estis en Centro por Helenaj Studoj en Harvardo kaj en la sekva jaro li kompletigis sian habilitiĝon en la Universitato de Zuriko. En 1983 Szlezák estis nomumita al la katedro de klasika filologio en Universitato de Würzburg. Li estis ankaŭ prezidanto de greka filologio kaj direktoro de la Platono-arkivo en Universitato de Tubingeno, dum li kunlaboris kun Giovanni Reale el Milano. Li pensiuliĝis en 2006.
Li estis unu el la gvidaj figuroj en la internacia Platono-esplorado, tamen lia esplorado estis multe pli larĝa, ĝi inkludas Homeron, grekajn tragediojn, Aristotelon, Plotinon. Li kontaktiĝis kun Hungario ekde la 1980-aj jaroj, plurfoje vizitis Hungarion kaj okazigis seminariojn.
Elektitaj libroj
- Come leggere Platone (lia ĉefverko, haveblas en 17 lingvoj)
- Pseudo-Archytas über die Kategorien. Texte zur griechischen Aristoteles-Exegese. (1972)
- Platon und die Schriftlichkeit der Philosophie. Interpretationen zu den frühen und mittleren Dialogen. (1985)
- Platon lesen (1993)
- Das Bild des Dialektikers in Platons späten Dialogen. Platon und die Schriftlichkeit der Philosophie. (2004)
- Aufsätze zur griechischen Literatur und Philosophie (2019)
- Platon: Meisterdenker der Antike. (2021)