Thietmar de Merseburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Thietmar von Merseburg | |||||
Naskiĝo | la 25-a de julio 975 en Walbeck | ||||
Morto | la 1-a de decembro 1018 en Merseburg | ||||
Tombo | Katedralo de Merseburg vd | ||||
Religio | kristanismo • katolika eklezio vd | ||||
Nacieco | germano | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Counts of Walbeck vd | ||||
Patro | Siegfried I von Walbeck vd | ||||
Patrino | Kunigunde von Stade vd | ||||
Gefratoj | Heinrich von Walbeck • Siegfried von Walbeck • Friedrich von Walbeck • Bruno la 2-a (Verden) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kronikisto, episkopo de Merseburg | ||||
Laborkampo | kroniko vd | ||||
Aktiva en | Merseburg vd | ||||
Aktiva dum | 1000 - 1018 | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | kronikoj | ||||
Verkoj | Kroniko de Thietmar de Merseburg (Thietmari Merseburgensis episkopi Chronicon) | ||||
| |||||
episkopo de Merseburg | |||||
Dum | 1009– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thietmar de Merseburg [TITmar], ankaŭ Dietmar, Dithmar, estis germana romkatolika episkopo kaj kronikisto.
Liaj prauloj estis grafoj de Walbeck ĉe Helmstedt. En 1000 li iĝis kanoniko en Magdeburg kaj episkopo de Merseburg ekde 1009. Li estis la filo de grafo Siegfrid von Walbeck, parenco de imperiestroj el Saksa dinastio. Lernejamiko de Bruno de Querfurt.
Kroniko de Thietmar (latinlingva) estas rakonto pri epoko ekde la komenco de la regado de Henriko la 1-a (919 - 936) ĝis 1018. En ĝi li skribis pri Otto la 3-a (983 - 1002), Henriko la 2-a (1002 - 1024) kaj pri rus-germanaj rilatoj, pri interna milito de filoj de Vladimiro la Sankta. Thietmar estis adepto de forta potenco de reĝoj. Lia verko estas grava fonto pri la liudolfidaj imperiestroj kaj ilia epoko.
Pri Thietmar verkis en 1807 la lernejestro kaj filologo Johann Augustin Wagner.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Thietmar de Merseburg en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Thietmar ĉe Saksiaj biografioj
- Walter Liedtke: 25.07.0975 – Geburtstag von Thietmar von Merseburg. Radielsendo de WDR, ZeitZeichen, 25.7.2020